Saturday, December 9, 2017

Ekskurso tra mongolia ĉefurbo Ulanbatoro kaj Nacia Parko Terelj

Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!
Dato: 11-15 junio 2018 (ankaŭ lau via rekomendo)
Organizantoj: Mongola Esperanto-Societo kaj mongola turisma kompanio "i nomadic" LLC

1. Ulanbatoro estas fondita en la jaro1639 kun nomo Urgoo, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. 
En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. 
Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.
Nun Ulanbatoro havas 1.3 miliono da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.
Pri Ulanbatoro en Vikipedio 






2. Terelj (en Eo Terelĝ) estas Nacia Parko nomata Gorkhi-Terelj
(la teksto tradukatas)

ITINERO

1a tago
Akcepto ĉe Ulanbatora flughaveno aŭ trajna stacio.
Enhoteliĝo kaj manĝado.
Prezentado pri la itinero, mongola kulturo kaj historio, vidindaĵoj kaj pri la nacia parko Terelj.  
Interkona vespero. Vespermanĝo kun lokaj esperantistoj. 

2a tago
Matenmanĝo.
Zajsan-monteto por vidi panoramon de Ulanbatoro.
Veturo al Gandan templo-Budhisma Centro en Mongolio.
Nacia muzeo.
Komuna fotiĝo.
Tagmanĝo.
Veturo al turisma kampadejo "La 13a Jarcento".
Koncerto de Kampadeja Folklora Grupo.
Vespermanĝo.
Libertempo.
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

3a tago
Matenmanĝo.
Veturo al granda statuo de Ĉingis-Ĥano (80 km).
Vizito de muzeo de Ĉingis-Ĥano sub la statuo.
Veturo al Terelj Nacia Parko. 
Ripozo. Promeno. Ĉevalrajdo (lauvole).
Tagmanĝo.
Reveno.
Vespermanĝo en la kampadejo.
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

4a tago
Matenmanĝo.
Libertempo tra la vilaĝeto. Ĉevalrajdo (lauvole). 
Tagmanĝo ĉe la brutbredanta vilao.
Reveno al Ulanbatoro.
Vizitoj al grandvendejoj.
Koncerto de Nacia Folklora Ensemblo.
Vespermanĝo ĉe la Ulanbatora hotelo. 

5a tago 
Matenmanĝo ĉe la hotelo. 
Veturo al flughaveno aŭ trajnstacio. Adiaŭo.

VETURILO: Turisma komforta aŭtobuso. 

KOTIZO: 558 Eŭroj. La kotizo inkluzivas 2-litan hotelon en Ulanbatoro, 2-litan gastejon en kampadejo, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. Antaŭ via vojaĝo, bv mem aranĝi vian asekuron. 

ALIĜOJ kaj demandoj al Mongola Esperanto-Societo: 
mn_esperanto@yahoo.com 

Nia peto: Se vi decidas partopreni la ekskurson, do ni petas vin ju pli frue alighi, ĉar tio des pli faciligus mendon de via loko en la hotelo, kampadejaj gastejoj kaj en koncertejo de la Nacia Ensemblo de Popola Folkloro. Ĉar amaso da turistoj vizitas Mongolion precipe dum somero. 

Tuesday, November 28, 2017

Ekskurso al antikva lago Ĥuvsgul, Mongolio

Ni invitas vin al nia ekskurso en Ulanbatoro-la ĉefurbo de Mongolio, kaj Nacia Parko de Ĥuvsgul.
Dato: 18-25 junio 2018
Organizantoj: Mongola Esperanto-Societo kaj mongola turisma kompanio "i nomadic" LLC

Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!

Jen estas video-prezentaĵoj pri la turisma kampadejo:
1a prezentaĵo pri la turisma kampadejo ĉe la lago Ĥuvsgul
2a prezentaĵo pri la kampadejo

1. Ulanbatoro estas ĉefurbo de Mongolio. Ĝi estis fondita en la jaro1639 kun nomo Urgoo, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. 
En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. 
Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.
Nun Ulanbatoro havas 1.3 miliono da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.
Pri Ulanbatoro en Vikipedio 

2. Pri la lago Ĥuvsgul
Ĝi situas en nordokcidenta parto-montarbara regiono de la lando. Naturo de la regiono estas tre pitoreska, kaj riĉa je diversaj specoj de animalo kaj planto. La lago estas plej profunda, freŝa kaj granda en Mongolio kaj estas unu el plej antikvaj en la mondo. Mongoloj nomas la lagon kiel blua perlo. Ĝi jariĝas 2 milionoj da jaroj. En la lagon enverŝas 46 riveroj, sed nur unu rivero Eg estas eliranta el ĝi. La rivero Eg kuniĝante kun riverego Selenge atingas al lago Bajkalo. Inter la lagoj Bajkalo kaj Ĥuvsgul distancas nur 200 km. Oni diras ke la lagoj estas gefrataj lagoj kiuj kunligitaj subtere.

Surfaca areo: 2760 km.kv
Maksimuma longo: 136 km
Maksimuma larĝo: 36.5 km
Akva volumeno: 1480 km3
Maksimuma profundo 267 m
Averaĝa profundo 138 m
Situo: Nordokcedanta Mongolio

Pri la lago en Esperanto
Pri la lago en angla 


ITINERO

1a tago
Akcepto ĉe Ulanbatora flughaveno aŭ trajna stacio.
Enhoteliĝo kaj manĝado.
Prezentado pri la itinero, mongola kulturo kaj historio, vidindaĵoj kaj pri la naciaj parkoj Huvsgul kaj Terelj.  
Interkona vespero. Vespermanĝo kun lokaj esperantistoj. 

2a tago
Matenmanĝo. 
Gandan templo-Budhisma centro de Mongolio. 
Veturo al la lago Ĥuvsgul (880 km, survoje tranoktas ĉe turisma kampadejo).
Tagmanĝo en la urbo Erdenet.
Veturo al survoja turisma kampadejo.
Enloĝigo.
Vespermanĝo.
Libertempo.

3a tago
Matenmanĝo.
Veturo al kampadejo ĉe la lago Ĥuvsgul (survoje: cervoŝtonoj kaj pitoreska naturo).
Enloĝigo (2 personoj en la Gero, mongola tradicia loĝejo-gastejo) kaj ripozo.
Tagmanĝo.
Piedmarŝo ĉe la lago kaj al Sant Ovoo, sankta ŝamanisma loko ĉe pinto de monteto. De sur la monteto oni rigardas panoramon de la lago. Reveno.
Koncerto de folklora grupeto de la kampadejo. 
Libertempo (oni povas ĉevalrajdi, skribi mongolan kaligrafion, naĝi en la lago, filmeto pri mongola kulturo).
Vespermanĝo. Rigardi stelojn kaj vino-gustumo.
Saŭnumo kaj piedmasaĝo (laŭvole). 

4a tago
Matenmanĝo. 
Veturo al boac-bredanta tendaro ĉe rivero Bugat (20 km, aŭtomaŝine aŭ ĉevale kaj piedmarŝe).
La boac-bredanta popolo loĝas tutjare nur en sia tendo, eĉ dum frosta vintro. Ili kredas ŝamanismon. Dum via restado en la turisma kampadejo vi spertos la ŝamanisman kulton. 
Pri boac-bredanta popolo (en angla lingvo) 
Post survoja pikniko ĉeval- kaj bovĉare atingos al la tendaro.
Tagmanĝo ĉe la tendaro.
Prezentiĝo de ĉiutaga vivado kaj bredado de la boacistoj.
Revene povas bovrajdi (laŭvole).
Vespermanĝo ĉe la kampadejo.
Fajra festeto. Internacia vespero.
Saŭnumo kaj masaĝo (laŭvole).

5a tago
Matenmanĝo.
Revene al Ulanbatoro, fotiĝo ĉe latitudo kaj longitudo 50:100 (ĝi troviĝas nur 3 en la mondo).
Enloĝigo ĉe la survoja kampadejo. Tagmanĝo. Libertempo.
Vespermanĝo kaj tranokto ĉe la kampadejo.

6a tago
Matenmanĝo.
Daŭra veturo al Ulanbatoro. Enhoteliĝo en Ulanbatora hotelo.
Tagmanĝo ĉe la hotelo. 
Nacia muzeo.
Komuna fotiĝo ĉe la centra placo (antaŭ la parlamenta palaco). 
Zajsan-monteto por vidi panoramon de Ulanbatoro.
Grandvendejoj.
Koncerto de Nacia Ensemblo de Popola Folkloro.
Vespermanĝo.
Ripozo. 

7a tago
Matenmanĝo.
Veturo al granda statuo de Ĉingis-Ĥano (80 km)
Muzeo de Ĉingis-Ĥano sub la statuo.
Tagmanĝo.
Vizito al folklora vilaĝeto "La 13a Jarcento".
Reveno.
Vizitoj al grandvendejoj.
Vespermanĝo. 

8a tago 
Veturo al flughaveno aŭ trajnstacio. Adiaŭo.

VETURILO: Turisma komforta aŭtobuso.

KOTIZO: La kotizo inkluzivas 2-litan hotelon en Ulanbatoro, 2-litan gastejon en kampadejo, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. Antaŭ via vojaĝo, bv mem aranĝi vian asekuron.

ALIĜOJ kaj demandoj al Mongola Esperanto-Societo: 
mn_esperanto@yahoo.com 

Nia peto: Se vi decidas partopreni la ekskurson, do ni petas vin ju pli frue aliĝi, ĉar tio des pli faciligus mendon de viaj lokoj en la hotelo, kampadejaj gastejoj kaj en koncertejo de la Nacia Ensemblo de Popola Folkloro. Ĉar amaso da turistoj vizitas Mongolion precipe dum somero. Tial, rekomendindaj estas viaj flugoj kaj/aŭ trajnoj al/el Mongolio. 

Jen fotoj de la kampadejo ĉe la lago Ĥuvsgul





















Fotoj pri boac-bredanta nomada popolo










Wednesday, April 19, 2017

Pri ni: IKEF-Turismo

Turisma filio de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF)
kunlabore kun la retejo La Vojaĝo
funkciigas la rubrikon por Esperanto-turismo.
La filio ekfunkcias aprobe de la Prezidanto de IKEF la 1-an de aprilo 2017.
Ĝi celas utiligi Esperanton en kampo de turismo per ĝia praktika uzado; faciligi personajn kontaktojn
kaj kunlaborojn inter amatoraj kaj profesiaj turismemuloj kaj vojaĝemuloj kaj ankaŭ vojaĝagentejoj.
Ni:
  1. Listigu la organizantojn de E-turismo kaj vojaĝagentejojn (kiuj havas konkretan proponon);
  2. Kolektu vojaĝ- programojn / itinerojn inkluzive de ĉenaj tra landoj kaj regionoj;
  3. Kune riĉigu la retejon per informoj je vidindaĵoj, hoteloj, transportoj, biletoj, vizoj ktp;
  4. Celu ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ neesperantaj-grupoj kun E-ĉiĉerono por Monda Turismo.
Ni alvokas vin kunlabori kun ni!  Bonvolu  aliĝi al agado de IKEF-Turismo! 
Nun ni formigas teamon de la filio.  Iĝu vi unu el ili!
 Bonvolu viziti nian liston de
IKEF-Turismo 
 itineroj por vojaĝantoj!
 

Kunordiganto de IKEF-Turismo

  • S-ro Chimedtseren Enkhee (Mongola E-Societo kaj IKEF-Mongolio) chimedtserenenkhee@yahoo.com; MN-15160, CPO, Kesto 2545, Ulanbatoro

 Kunlaborantoj:

  • Prezidanto de IKEF: s-ro Wang Tianyi Ĉielismo (Xi'an-a E-Asocio kaj IKEF-Ĉinio),
    Huoju-li, Bld #4, B 510, 710043, Xi’an, China
  • S-ro Vadim Biserov (Rusio), ĉefredaktisto de la retejo La Vojaĝo

Wednesday, April 12, 2017

Ekskurso tra Xi'an, la antikva ĉefurbo de Ĉinio

Ni invitas vin al nia ekskurso tra Xi'an (en Eo: Siano), la antikva ĉefurbo de Ĉinio!
Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!

Se vi partoprenos en nian ekskurson vi vizitos la lokojn: Terakota armeo, Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto (Huashan), Flava Rivero (Hu-an-he), Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazas prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj (prapatroj de ĉinoj) kaj Ĥunoj (prapatroj de mongoloj). Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn.  

Xi'an estis ĉefurbo dum la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Ĝi estis unu de la finaj punktoj de la Silka Vojo.

En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Siano estis nomita Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj Fengjing (丰京|豐京) kaj Haojing (镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang elektis Sianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin Chang'an (长安|長安), kiu signifis "longan pacon". Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Siano sub la nomo Chang'an estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj.

En la printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Xi'an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis "pacon en okcidento", kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.

ITINERO

1a tago
Enhoteliĝo.
Bankedo kun lokaj esperantistoj.
Koncerto "Tang-dinastio".

2a tago
Matenmanĝo.
Antikva urba muro-muzeo.
Tagmanĝo.
Grandvendejoj.
Urbocentro: islamaj stratoj.
Prelego pri historia rilato: ekde ĉina Han-dinastio kaj mongola Ĥun-regno.
Vespermanĝo.
Surstrataj noktaj amuzoj.

3a tago
Matenmanĝo.
Muzeo de Terakota armeo.
Tagmanĝo.
Mongola ruino nomata Ord.
Historia muzeo.
Dayan pagodo.
Vespermanĝo.
Muzika fontano.

4a tago
Matenmanĝo.
Hua-monto (Huashan).
Tagmanĝo.
Huanhe (Flava) rivero.
Vespermanĝo.

5a tago
Matenmanĝo.
Adiaŭo.

KOTIZO: Baldaŭ anoncota. La kotizo inkluzivas 2-litan hotelon en Xi'an, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. 

ALIĜOJ kaj demandoj al Mongola Esperanto-Societo aŭ Xi'an-a Esperanto-Asocio: 
mn_esperanto@yahoo.com; 

Nia peto: Se vi decidas partopreni la ekskurson, do ni petas vin ke vi bv. ju pli frue mendi, ĉar tio des pli faciligus konservi vian lokon en la hotelo, kampadejaj gastejoj kaj en koncertejo de Nacia Ensemblo de Popola Folkloro. Ĉar amaso da turistoj vizitas Mongolion precipe dum somero.

Bv. viziti la retejon por kontakti organizantojn kaj mendi la ekskurson