Saturday, December 9, 2017

Ekskurso tra mongolia ĉefurbo Ulanbatoro kaj Nacia Parko Terelj

Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!
Dato: 11-15 junio 2018 (ankaŭ lau via rekomendo)
Organizantoj: Mongola Esperanto-Societo kaj mongola turisma kompanio "i nomadic" LLC

1. Ulanbatoro estas fondita en la jaro1639 kun nomo Urgoo, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. 
En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. 
Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.
Nun Ulanbatoro havas 1.3 miliono da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.
Pri Ulanbatoro en Vikipedio 






2. Terelj (en Eo Terelĝ) estas Nacia Parko nomata Gorkhi-Terelj
(la teksto tradukatas)

ITINERO

1a tago
Akcepto ĉe Ulanbatora flughaveno aŭ trajna stacio.
Enhoteliĝo kaj manĝado.
Prezentado pri la itinero, mongola kulturo kaj historio, vidindaĵoj kaj pri la nacia parko Terelj.  
Interkona vespero. Vespermanĝo kun lokaj esperantistoj. 

2a tago
Matenmanĝo.
Zajsan-monteto por vidi panoramon de Ulanbatoro.
Veturo al Gandan templo-Budhisma Centro en Mongolio.
Nacia muzeo.
Komuna fotiĝo.
Tagmanĝo.
Veturo al turisma kampadejo "La 13a Jarcento".
Koncerto de Kampadeja Folklora Grupo.
Vespermanĝo.
Libertempo.
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

3a tago
Matenmanĝo.
Veturo al granda statuo de Ĉingis-Ĥano (80 km).
Vizito de muzeo de Ĉingis-Ĥano sub la statuo.
Veturo al Terelj Nacia Parko. 
Ripozo. Promeno. Ĉevalrajdo (lauvole).
Tagmanĝo.
Reveno.
Vespermanĝo en la kampadejo.
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

4a tago
Matenmanĝo.
Libertempo tra la vilaĝeto. Ĉevalrajdo (lauvole). 
Tagmanĝo ĉe la brutbredanta vilao.
Reveno al Ulanbatoro.
Vizitoj al grandvendejoj.
Koncerto de Nacia Folklora Ensemblo.
Vespermanĝo ĉe la Ulanbatora hotelo. 

5a tago 
Matenmanĝo ĉe la hotelo. 
Veturo al flughaveno aŭ trajnstacio. Adiaŭo.

VETURILO: Turisma komforta aŭtobuso. 

KOTIZO: 558 Eŭroj. La kotizo inkluzivas 2-litan hotelon en Ulanbatoro, 2-litan gastejon en kampadejo, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. Antaŭ via vojaĝo, bv mem aranĝi vian asekuron. 

ALIĜOJ kaj demandoj al Mongola Esperanto-Societo: 
mn_esperanto@yahoo.com 

Nia peto: Se vi decidas partopreni la ekskurson, do ni petas vin ju pli frue alighi, ĉar tio des pli faciligus mendon de via loko en la hotelo, kampadejaj gastejoj kaj en koncertejo de la Nacia Ensemblo de Popola Folkloro. Ĉar amaso da turistoj vizitas Mongolion precipe dum somero. 

No comments:

Post a Comment