Ni invitas vin al nia ekskurso tra Xi'an (en Eo: Siano), la antikva ĉefurbo de Ĉinio!
Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj!
Se vi aliĝus al la ekskurso, vi vizitos la lokojn:
Terakota armeo,
Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj
stratoj, Teatro Soncheng en Xi’an Expo Park por spekti grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an", Restoracio en
Kaiyuan-komerca centrego, Sonora turo kaj islama strato, Moskeo, Malgranda Pagodo, Urbohistoria muzeo, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp.
Xi'an estis ĉefurbo dum la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang.
Ĝi estis unu de la finaj punktoj de la Silka Vojo.
En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Siano estis nomita
Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj
Fengjing (丰京|豐京) kaj
Haojing
(镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro
de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang
elektis Sianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin
Chang'an (长安|長安), kiu signifis "longan pacon". Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Siano sub la nomo
Chang'an
estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj.
En la
printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la
dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la
urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al
Xi'an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis "pacon en okcidento", kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.
ITINERO
1a tago
07:29 Akcepti grupon ĉe fervoja stacio de Xi’an je 07:29 de trajno K771. Kaj ĉiuj turistoj ricevos la urban veturkarton por aŭtobuso kaj metroo.
08:00 Sude de la stacia placo preni la aŭtobuson 602 veturi ĝis Hotelo Jinjiang Inn ĉe bushaltejo
Kangninglu.
09:00 Enhoteliĝo kaj ripozo.
11:00 Komuna tagmanĝo en restoracio ĉe la hotelo Jinjiang Inn.
13:00 Per metroo 8 kaj buso 262 veturi al luksa teatro Soncheng en Xi’an Expo Park por spekti
grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an". La bileto inkluzivas la operon kaj diversajn amuzaĵejojn en la Kastelo.
15:00 Spekti unu horon la grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an".
16:00–18:00 Ekskursi la belan ĝardenon Xi’an Expo Park.
18:00 Per metrooj 3 kaj 8 reveni al la hotelo Jinjiang Inn
2a tago
Matenmanĝo.
09:00 Per buso 400 ĉe la hotelo Jinjiang Inn ĝis norda placo de Granda Pagoda por preni speciale
urboturisma buso luksa tra la urbo.
10:00 Per la urboturisma buso veturi tra la urbo.
12:00 La urboturisma buso rondveturas ĝis la urba centro kaj eliri kaj tagmanĝi en restoracio en
Kaiyuan-komerca centrego.
13:00 Ekskursi en la sonora turo kaj islama strato viziteblaj.
15:00 Ekskursi al la urba muro antikva.
16:00 Viziti la malgrandan Pagodon kaj urbohistorian muzeon.
17:00 Per la urboturisma buso reveturi al suda placo de Granda Pagodo.
19:00 Spekti muzikan fontanon de Nora placo de Granda Pagodo.
20:00 Reveni al la hotelo Jinjiang Inn.
3a tago
Matenmanĝo.
09:00–16:00 Unutaga turismo al Orienta linio por Huaqin-Imperiestra parko ĉe Liŝan-monto kaj
Muzeo de Terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, tagmanĝo kaj vespermanĝo.
22:47 Adiaŭo, forveturi de Xi’an 22:47 – (D178) – al Huhhot 07:11.
KOTIZO: La kotizo inkluzivas 2-litan hotelĉambron. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj.
ALIĜOJ kaj demandoj al la organizantoj:
ikef.turismo@gmail.com