Saturday, December 9, 2017

Ekskurso tra mongolia ĉefurbo Ulanbatoro kaj Nacia Parko Terelj

Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!
Dato: (lau via rekomendo, 4 tranoktoj kaj 5 tagoj)
Organizantoj: IKEF-Turismo, "TTL" LLC, "Xoblas LLC"

1. Ulanbatoro estas fondita en la jaro1639 kun nomo Urgoo, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. 
En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. 
Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.
Nun Ulanbatoro havas 1.3 miliono da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.
Pri Ulanbatoro en Vikipedio 






2. Terelj (en Eo Terelĝ) estas Nacia Parko nomata Gorkhi-Terelj
(la teksto tradukatas)

ITINERO

1a tago
Akcepto ĉe Ulanbatora flughaveno aŭ trajna stacio
Enhoteliĝo
Prezentado pri la itinero, mongola kulturo kaj historio, kaj vidindaĵoj

2a tago
Centra placo, Komuna fotiĝo
Chiovendejo Nomin
Historia muzeo
Folklora koncerto 


3a tago
Muzeo de Ĉingis-Ĥano
Zaisan monteto
Veturo al Terelj Nacia Parko (80 km)
Granda statuo de Ĉingis-Ĥano
Ripozo. Promeno. Ĉevalrajdo kaj kamelrajdo (lauvole).
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

4a tago
Libertempo tra la vilaĝeto. Ĉevalrajdo (lauvole). 
Sperto pri brutbredanta vivmaniero
Trankoto en la kampadejo

5a tago 
Veturo al alia turisma kampadejo 
Ripozo/libera tempo en la kampadejo. Ĉevalrajdo kaj kamelrajdo (lauvole). 
Tranokto en tradicia gastejo Gero (jurto).

6a tago
Veturo al Ulanbatoro
Fabriko-vendejo Evseg Cashnere

7a tago
Adiaŭo.


KOTIZO: 3030$. La kotizo inkluzivas 2-litan hotelĉambron en Ulanbatoro, 2-litan gastejon en kampadejo, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. Antaŭ via vojaĝo, bv mem aranĝi vian asekuron. 

ALIĜOJ kaj demandoj al la organizantoj: 
ikef.turismo@gmail.com