Monday, November 10, 2025

 

Ekskurso tra Pekino al Xi'an

Ni invitas vin al nia ekskurso tra Pekino kaj Xi'an (en Eo Siano), la nuna kaj antikva ĉefurboj de Ĉinio! 
Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!

Se vi partoprenos la ekskurson vi vizitos la lokojn:
1. Vizitindoj en PekinoGranda Muro ,Tian An Men placo,  Imperiestra Palaco aŭ Malpermesita urbo, Ĉiela AltaroPekina operoRestoracio de Pekina anasoZoologia Ĝardeno en Pekino,



2. Ni invitas vin al nia ekskurso tra Xi'an (en Eo: Siano), la antikva ĉefurbo de Ĉinio!
Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj!

Se vi aliĝus al la ekskurso, vi vizitos la lokojn: Terakota armeo, Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Teatro Soncheng en Xi’an Expo Park por spekti grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an", Restoracio en
Kaiyuan-komerca centrego, Sonora turo kaj islama strato, Moskeo, Malgranda Pagodo, Urbohistoria muzeo, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. 

Siano / Xi'an (en angla) 
Terakota armeo  
Flava Rivero (Hu-an-he), 
Tang-dinastio 






ITINERO

1a tago
Akcepto en Pekino kaj enhoteliĝo
Libertempo
Bankedo

2a tago
Granda Muro
Ĉina muzeo
Libertempo
Nacia koncerto

3a tago
Tian-An-Men palaco
Malpermesita urbo
Zoo-ĝardeno
Libertempo
Veturo al Xi'an (per nokta trajno kun lito)

4a tago 
Akcepti grupon ĉe fervoja stacio de Xi’an. Kaj ĉiuj turistoj ricevos la urban veturkarton por aŭtobuso kaj metroo.
09:00 Enhoteliĝo kaj ripozo. 
11:00 Komuna tagmanĝo en restoracio ĉe la hotelo Jinjiang Inn.
13:00 Per metroo 8 kaj buso 262 veturi al luksa teatro Soncheng en Xi’an Expo Park por spekti
grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an". La bileto inkluzivas la operon kaj diversajn amuzaĵejojn en la Kastelo. 
15:00 Spekti unu horon la grandiozan operon "Miljara Historio de Xi’an". 
16:00–18:00 Ekskursi la belan ĝardenon Xi’an Expo Park. 
18:00 Per metrooj 3 kaj 8 reveni al la hotelo Jinjiang Inn

5a tago
Matenmanĝo.
09:00 Per buso 400 ĉe la hotelo Jinjiang Inn ĝis norda placo de Granda Pagoda por preni speciale
urboturisma buso luksa tra la urbo. 
10:00 Per la urboturisma buso veturi tra la urbo. 
12:00 La urboturisma buso rondveturas ĝis la urba centro kaj eliri kaj tagmanĝi en restoracio en
Kaiyuan-komerca centrego. 
13:00 Ekskursi en la sonora turo kaj islama strato viziteblaj. 
15:00 Ekskursi al la urba muro antikva. 
16:00 Viziti la malgrandan Pagodon kaj urbohistorian muzeon. 
17:00 Per la urboturisma buso reveturi al suda placo de Granda Pagodo. 
19:00 Spekti muzikan fontanon de Nora placo de Granda Pagodo. 
20:00 Reveni al la hotelo Jinjiang Inn. 

6a tago
Matenmanĝo.
09:00–16:00 Unutaga turismo al Orienta linio por Huaqin-Imperiestra parko ĉe Liŝan-monto kaj
Muzeo de Terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, tagmanĝo kaj vespermanĝo. 
22:47 Adiaŭo, forveturi de Xi’an 22:47 – (D178) – al Huhhot 07:11. 


KOTIZO: La kotizo inkluzivas 2-litan hotelĉambron. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. 

ALIĜOJ kaj demandoj al la organizantoj: 
ikef.turismo@gmail.com