Tuesday, November 28, 2017

Ekskurso al antikva lago Ĥuvsgul, Mongolio

Ni invitas vin al nia ekskurso en Ulanbatoro-la ĉefurbo de Mongolio, kaj Nacia Parko de Ĥuvsgul.
Dato: (laŭvole de turistoj)
Organizantoj: IKEF-Turismo, "TTL" LLC, "Xoblas" LLC

Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!

Jen estas video-prezentaĵoj pri la turisma kampadejo:
1a prezentaĵo pri la turisma kampadejo ĉe la lago Ĥuvsgul
2a prezentaĵo pri la kampadejo

1. Ulanbatoro estas ĉefurbo de Mongolio. Ĝi estis fondita en la jaro1639 kun nomo Urgoo, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge kaj Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. 
En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉuria  imperio (Qing-dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. 
Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj en 1924 forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“.
Nun Ulanbatoro havas 1.6 miliono da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando.
Pri Ulanbatoro en Vikipedio 

2. Pri la lago Ĥuvsgul
Ĝi situas en nordokcidenta parto-montarbara regiono de la lando. Naturo de la regiono estas tre pitoreska, kaj riĉa je diversaj specoj de animalo kaj planto. La lago estas la plej profunda kaj freŝa en Mongolio kaj estas unu el la plej antikvaj en la mondo. Mongoloj nomas la lagon kiel blua perlo. Ĝi jariĝas 2 milionoj da jaroj. En la lagon enverŝas 46 riveroj, sed nur unu rivero Eg estas eliranta el ĝi. La rivero Eg kuniĝante kun riverego Selenge atingas al la lago Bajkalo. Inter la lagoj Bajkalo kaj Ĥuvsgul distancas nur 200 km. Oni diras ke la lagoj estas gefrataj lagoj kiuj kunligitaj subtere.

Surfaca areo: 2760 km.kv
Maksimuma longo: 136 km
Maksimuma larĝo: 36.5 km
Akva volumeno: 1480 km3
Maksimuma profundo 267 m
Averaĝa profundo 138 m
Situo: Nordokcedanta Mongolio

Pri la lago en Esperanto
Pri la lago en angla 


ITINERO

1a tago
Akcepto ĉe Ulanbatora flughaveno aŭ trajna stacio.
Enhoteliĝo.
Prezentado pri la itinero, mongola kulturo kaj historio, vidindaĵoj kaj pri la naciaj parkoj Huvsgul kaj Terelj.  

2a tago
Centra placo (komuna fotiĝo ĉe la centra placo antaŭ la parlamenta palaco).
Muzeo de Ĉingis-Ĥano
Ĉiovendejo Nomin. 
Vespere veturo al la lago Ĥuvsgul (880 km, unue je la 18:55 horo per nokta vagonaro (la 312-a) al urbo Erdenet (479 km, hordaŭro: 13 horoj kaj 25 minutoj) kaj poste per turista buso, tranoktas ĉe turisma kampadejo de "i nomadic" LLC).

3a tago
Piedmarŝo ĉe la lago kaj al Sant Ovoo, sankta ŝamanisma loko ĉe pinto de monteto. De sur la monteto oni rigardas panoramon de la lago. Reveno.
Libertempo (oni povas ĉevalrajdi, praktiki mongolan kaligrafion, naĝi en la lago).
Rigardi stelojn kaj vino-gustumo.
Saŭnumo kaj piedmasaĝo (laŭvole). 

4a tago
Veturo al boac-bredanta tendaro ĉe rivero Bugat (20 km, aŭtomaŝine aŭ ĉevale kaj piedmarŝe).
La boac-bredanta popolo loĝas tutjare nur en sia tendo, eĉ dum frosta vintro. Ili kredas ŝamanismon. Dum via restado en la turisma kampadejo vi spertos la ŝamanisman kulton. 
Pri boac-bredanta popolo (en angla lingvo) 
Post survoja pikniko ĉeval- kaj bovĉare atingos al la boacbredanta tendaro.
Prezentiĝo de ĉiutaga vivado kaj bredado de la boacistoj.
Revene povas boacrajdi (laŭvole).
Fajra festeto. 
Saŭnumo kaj masaĝo (laŭvole).

5a tago
Revene al Ulanbatoro, unue per turista buso al la urbo Erdenet kaj poste trajne je la horo 17:20, fotiĝo ĉe latitudo kaj longitudo 50:100 (ĝi troviĝas nur 3 en la mondo). Atingo al Ulanbatoro: 06:15. Hordaŭro: 12 horoj kaj 55 minutoj. 

6a tago
Enhoteliĝo en Ulanbatoro kaj ripozo .
Nacia muzeo.
Folklora koncerto
 
7a tago
Matenmanĝo. 
Zajsan-monteto por vidi panoramon de Ulanbatoro.
Veturo al granda statuo de Ĉingis-Ĥano (80 km)
Reveno.
Vizito al fabriko-vendejo Evseg Cashmere.

8a tago 
Veturo al flughaveno aŭ trajnstacio. Adiaŭo.


KOTIZO: La kotizo inkluzivas 2-litan hotelĉambron en Ulanbatoro, 2-litan gastejon en kampadejo (tradicia loĝejo turista), tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. Antaŭ via vojaĝo, bv mem aranĝi vian asekuron.

ALIĜOJ kaj demandoj al organizantoj: 
ikef.turismo@gmail.com 

Jen fotoj de la kampadejo ĉe la lago Ĥuvsgul





















Fotoj pri boac-bredanta nomada popolo










No comments:

Post a Comment