Wednesday, April 19, 2017

Pri ni: IKEF-Turismo

Turisma filio de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF)
kunlabore kun la retejo La Vojaĝo
funkciigas la rubrikon por Esperanto-turismo.
La filio ekfunkcias aprobe de la Prezidanto de IKEF la 1-an de aprilo 2017.
Ĝi celas utiligi Esperanton en kampo de turismo per ĝia praktika uzado; faciligi personajn kontaktojn
kaj kunlaborojn inter amatoraj kaj profesiaj turismemuloj kaj vojaĝemuloj kaj ankaŭ vojaĝagentejoj.
Ni:
  1. Listigu la organizantojn de E-turismo kaj vojaĝagentejojn (kiuj havas konkretan proponon);
  2. Kolektu vojaĝ- programojn / itinerojn inkluzive de ĉenaj tra landoj kaj regionoj;
  3. Kune riĉigu la retejon per informoj je vidindaĵoj, hoteloj, transportoj, biletoj, vizoj ktp;
  4. Celu ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ neesperantaj-grupoj kun E-ĉiĉerono por Monda Turismo.
Ni alvokas vin kunlabori kun ni!  Bonvolu  aliĝi al agado de IKEF-Turismo! 
Nun ni formigas teamon de la filio.  Iĝu vi unu el ili!
 Bonvolu viziti nian liston de
IKEF-Turismo 
 itineroj por vojaĝantoj!
 

Kunordiganto de IKEF-Turismo

  • S-ro Chimedtseren Enkhee (Mongola E-Societo kaj IKEF-Mongolio) chimedtserenenkhee@yahoo.com; MN-15160, CPO, Kesto 2545, Ulanbatoro

 Kunlaborantoj:

  • Prezidanto de IKEF: s-ro Wang Tianyi Ĉielismo (Xi'an-a E-Asocio kaj IKEF-Ĉinio),
    Huoju-li, Bld #4, B 510, 710043, Xi’an, China
  • S-ro Vadim Biserov (Rusio), ĉefredaktisto de la retejo La Vojaĝo

Wednesday, April 12, 2017

Ekskurso tra Xi'an, la antikva ĉefurbo de Ĉinio

Ni invitas vin al nia ekskurso tra Xi'an (en Eo: Siano), la antikva ĉefurbo de Ĉinio!
Bonvenon Esperanto- kaj neesperanto-grupoj kaj unuopuloj!

Se vi partoprenos en nian ekskurson vi vizitos la lokojn: Terakota armeo, Antikva Urba Muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto (Huashan), Flava Rivero (Hu-an-he), Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazas prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj (prapatroj de ĉinoj) kaj Ĥunoj (prapatroj de mongoloj). Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn.  

Xi'an estis ĉefurbo dum la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Ĝi estis unu de la finaj punktoj de la Silka Vojo.

En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Siano estis nomita Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj Fengjing (丰京|豐京) kaj Haojing (镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang elektis Sianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin Chang'an (长安|長安), kiu signifis "longan pacon". Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Siano sub la nomo Chang'an estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj.

En la printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Xi'an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis "pacon en okcidento", kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.

ITINERO

1a tago
Enhoteliĝo.
Bankedo kun lokaj esperantistoj.
Koncerto "Tang-dinastio".

2a tago
Matenmanĝo.
Antikva urba muro-muzeo.
Tagmanĝo.
Grandvendejoj.
Urbocentro: islamaj stratoj.
Prelego pri historia rilato: ekde ĉina Han-dinastio kaj mongola Ĥun-regno.
Vespermanĝo.
Surstrataj noktaj amuzoj.

3a tago
Matenmanĝo.
Muzeo de Terakota armeo.
Tagmanĝo.
Mongola ruino nomata Ord.
Historia muzeo.
Dayan pagodo.
Vespermanĝo.
Muzika fontano.

4a tago
Matenmanĝo.
Hua-monto (Huashan).
Tagmanĝo.
Huanhe (Flava) rivero.
Vespermanĝo.

5a tago
Matenmanĝo.
Adiaŭo.

KOTIZO: Baldaŭ anoncota. La kotizo inkluzivas 2-litan hotelon en Xi'an, tri manĝojn ĉiutage, enirbiletojn, enurban kaj kamparan transportadon. Tiu(j) kiu(j) preferas 1-litan ĉambron, aldone mem pagas diferencon. La programo ŝanĝeblas pro neatendita kazo kaj situacio aŭ laŭvolo de ekskursantoj. 

ALIĜOJ kaj demandoj al Mongola Esperanto-Societo aŭ Xi'an-a Esperanto-Asocio: 
mn_esperanto@yahoo.com; 

Nia peto: Se vi decidas partopreni la ekskurson, do ni petas vin ke vi bv. ju pli frue mendi, ĉar tio des pli faciligus konservi vian lokon en la hotelo, kampadejaj gastejoj kaj en koncertejo de Nacia Ensemblo de Popola Folkloro. Ĉar amaso da turistoj vizitas Mongolion precipe dum somero.

Bv. viziti la retejon por kontakti organizantojn kaj mendi la ekskurson